Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-5
ĉefa informo | lastaj novaĵoj | programo | kontaktoj | fotoj | jam aliĝis
Programo



Katerina Arbekova (Katka) - ĉefa organizanto de la renkontiĝo. Ŝi klopodas pri bonaj kondiĉoj de loĝado kaj programo de RA!



Daŝa Obrazcova - respondecas pri la programero "Lernado de E-kantoj". Ŝi preparis por vi 20 kantojn kaj certe ŝi gitarludos por ni ĉiuvespere ĉe lignofajro.



Kostik Vento - loka organizanto kaj kantisto. Li preparas ekskursan programon. Kaj li nepre kantos por ni!



Andrej Grigorjev - kunorganizanto de la renkontiĝo. Kaj li ankaŭ gvidos la plej gajan programeron. Ĉu vi iam revis iĝi sorĉisto? Do, vi havos tiun eblecon dank'al Andrej!
PS: Andrej invitas ĉiujn dezirantojn viziti krasnojarskan rezervejon "Stolbi" antaŭ RA.




Irina Ĵuravljova
- profesia pentristo, pretas instrui al vi kiel pentri. Post la renkontiĝo ĉiu partoprenanto de ŝiaj kursoj havos por memoro memfaritan kaptukon!




Raja Kudrjavceva
- pretas gvidi konversaciajn rondojn por progresantoj kaj prizorgas multajn aliajn programerojn!




Arina Osipova
- gvidanto de kurso por komencantoj. Aktiva, brila, kaj ĉarma instruistino!


Marina Martyniĥina (Meta Muso)
- tre ŝatas foti naturon (pejzaĝojn, diversajn florojn, herberojn, ondojn, ktp.), do post renkontiĝo ŝi faros por ĉiu la lumdiskon kun fotoj de RA-eventoj kaj kun fotoj de belega Bajkala naturo!


Nikolao Neĉaev
- rakontos pri arto japana kaj pri reguloj de hajkverkado. Li deklamos siajn hajkojn. En tiu jaro li gajnis duan premion pro hajkoj en la konkurso EKRA.


© 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni: katka8@ngs.ru