Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-5
ĉefa informo | lastaj novaĵoj | programo | kontaktoj | fotoj | jam aliĝis
Ĉefa informo

Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi la tempon ĉe la lago Bajkalo en julio de 2007. Bajkalo Partoprenu nian Renkontiĝon de Amikoj-5 kaj ĝuu la sovaĝan naturon de ĉirkaŭaĵoj de la plej pura kaj profunda lago en la mondo.


Vin atendas la tradiciaj programeroj:

Oni ankaŭ proponas al vi ĉeval-rajdadon, naĝadon kun akvopulmo kaj piedirajn itinerojn.



Pli detale

Datoj: la 15a-22a de julio 2007.

Loko: bazejo "Bolŝie Koti" troviĝas je 90 kilometroj de Irkutsko en pitoreska loko apud la lago kaj proksime de ĝi estas vera tajgo, riĉa per fungoj, beroj, raraj floroj kaj bestoj. Nin atendas piediraj promenad-vojoj kaj ĉevalaj itineroj. Unu el tiuj promenad-vojoj gvidas tra la pado, alia al grandega seka arbo, la tria laŭ la bordo de Bajkalo.

Prezoj: 240 – 350 rublojn por tagnokto (por infanoj 120 - 170 rublojn) Dependas de la kondiĉoj de loĝado.

Manĝado: memzorge organizita de ni. Tamen estas diversaj eblecoj kuiri:
  • 1.Vi pagos po 100 rublojn tage kaj manĝos kune kun ĉiuj laŭvice deĵorante apud la fajro (triope po du-tri fojoj dum la semajno)
  • 2.Vi pagos al la mastrino de la bazejo por ke ŝi kuiru por vi
  • 3.Vi kuiros memzorge. Tamen nur je la tempo kiam la fornoj kaj la fajro ne estas okupitaj

    Kondiĉoj : loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, litaĵon oni donos. Je nia dispono - teleraro, fornoj kaj malvarmigilo. Eksteraj necesejoj. Kontraŭ aparta mono oni disponigas banejon (70 rub.) kaj boatojn ( ? rub.) kaj ĉevalojn ( ? rub.). Ankaŭ estas ebleco naĝi kun akvopulmo! Sed multe kostas... Ve! Estas ekstera komuna placeto sub la tegmento por programeroj.

    Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

    Aliĝkotizoj
    Aĝo0-1415-24Pli ol 25
    I-periodo ĝis 20-a de majoPrezo100 rub.200 rub.250 rub.
    II-periodo ĝis 20-a de junioPrezo150 rub.300 rub.350 rub.
    SurlokePrezo200 rub.450 rub.500 rub.



    La unua informletero

    From:       Katerina Arbekova
    To:         aligxintoj@ra.nsk.ru
    Subject:    La unua informletero
    
    Kara partoprenonto!
    
    Dankon pro via aligxo! Alproksimigxas tempo de nia renkontigxo!
    Ni rememoras la vi datojn de la aRAngxo:
    15-a - 22-a de Julio!
    Do, vi certas ke vi igxos
    partoprenanto, en tiu kazo, bonvolu atente legi la informon kaj
    realigi vian vojagxon al Bajkalo!
    
    Farendajxoj:
    
    1) Dekomence necesas antauxpagi 600 rublojn.
    Bonvolu sendi monon al Nikolaj Viktorovicx Necxaev:
    
     Irkutsk Markova 25-76    664528
    
    La antauxpago kovros la monsumon por sxip-bileto(unuflanke) kaj
    parteto da bazejpago. Tio estas farenda afero, cxar de Irkutsko
    al Bolsxie Koti, kie situas la bazejo, ni navigos per sxipo.
    Acxeti biletojn oni devas NUN, ne eblas ecx antaux semajno tion
    fari. En turista sezono tio estas granda problemo. (Pri la sxipo
    vidu malsupre)
    
    
    2) Post unu semajno oni komencos vendi trajn-biletojn al
    bezonataj al ni datoj. Kiuj datoj estas bezonataj?  Bonvolu
    decidi mem. Estas du eblecoj:
    
    La 14-a de julio lokaj organizantoj okazigos por vi urban
    ekskurson. Bonvolu decidi cxu vi volas partopreni la ekskurson
    en Irkutsko aux ne.
    
    Se vi volas havi la ekskurson bonvolu veni la 13-an
    posttagmeze (ni mendos por vi hostelon en Irkutsko), se ne - venu
    la 15-an frumatene por ne malfruigxi al la sxipo.
    Sxipo estas la plej grava ilo por veturigi nin al RA-ejo en Bolsxie
    Koti. Gxi navigas unu foje tagnokte kaj ne cxiutage. Vi ne devas
    malfruigxi!
    Tempo de forveturo estas 12-30(loka tempo)
    Dato de forveturo estas la 15-a de julio.
    River-stacidomo "Raketa"
    
    Do, kurte: 1) sendu antauxpagon
    2) acxetu trajn-biletojn  al Irkutsko
    
    Ne hezitu fari demandojn!
    
    P. S. Pri reaj biletoj mi skribos en sekva informletero
    --
     www.ra.nsk.ru
    
    amike,
     Katerina
    La dua informletero

    From:       Katerina Arbekova
    To:         aligxintoj@ra.nsk.ru
    Subject:    La dua inform-letero
    
    Saluton karaj partoprenantoj!
    
    Vi cxiuj sendis antauxpagon, acxetis trajn-biletojn kaj informis 
    lokajn organizantojn pri la  tempo de via alveno.
    ( Tiuj , kiuj ne faris tion, bonvolu tuj post akiro de biletoj – 
    sciigi Kostik Vento pri tio kostik@ikso.net )
    
    Vi jam pakas viajn ajxojn kaj pripensas kion kunpreni, cxu?
    
    Por vivi komforte, nepre prenu:
    
    1.      Bonan humoron!
    
    2.      Varman veston! Vetero povas esti diversa, nepre havu 
    varman veston. Bazejo estas ligna, komunan ejon ne havas, cxiuj 
    programeroj okazos ekstere, sub la cxielo, aux sub tegmento de 
    somera mangxejo. Nepre prenu jakon, puloveron kaj bonan pantalonon.
    
    3.      Sportajn sxuojn! Ni piedmarsxos preskaux cxiutage, 
    suprenigxos al montoj.
    
    4.      Mangxilojn. Havu propran bovlon, kuleron, forkon, 
    trancxilon, kaj krucxon. (ni kuiros lauxvice, cxiu mangxinto lavas 
    siajn mangxilojn mem) Tiu, kiu pretas pagi kontraux kuiro, tamen 
    ankaux prenu mangxilojn.
    
    Por vivi interese, ne enui kaj ne enuigi aliajn nepre prenu:
    
    1.      Fotojn pri viaj diversaj vojagxoj (eblas sur diskoj preni, 
    estos tek-komputilo)
    
    2.      Rakontojn pri viaj hobioj (satokupoj). Eblas kunporti 
    kelkajn ekzemplerojn de tiuj ajxoj kiujn vi kolektas.
    
    
    3.      Orientajxojn. Se vi vizitis iun orientan landon – kunportu 
    fotojn kaj kelkajn suvenirojn por monri.
    
    4.      Libron, jxurnalon kun versoj. Cxiu estu preta deklami iun 
    verson en Esperanto dum poezia vespero. Eblas rakonti pri iu 
    verkisto, legi liajn, sxiajn versojn.
    
    5.      Iun skecxon, anekdoton por partopreni en la gaja vespero  
    (por teatrumi)
    
    Nepre kunportu cxion menciitan!
    
    Aldone mi sendas al vi provizoran programon kaj petas vin reehxi. 
    Eble vi havas iujn proponojn, dezirojn, kontribuojn.
    
    Rigardu nian ret-pagxon www.ra.nsk.ru, tie vi trovos la saman 
    informon kaj eble ion novan por vi. Se vi ion ne komprenis, havas 
    dubojn, aux inverse havas proponojn kaj aldonojn - bonvolu kontakti
    min.
      
    --
    amike,
     Katerina


    © 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni:
    katka8@ngs.ru