Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en varma Krimeo!
RA-8 postsekvos la ukrainan aranĝon ”Rideto”- Internacia familia E-tendaro, do bona eleco havi du-semajnan ripozon inter esperantistoj!
RA-8 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj.
Pli detale
Datoj: la 08a-15a de julio 2013.
Loko:bazejo "Raketa" troviĝas en Krimeo (Ukrainio) je 120 kilometroj de Eŭpatorio en pitoreska sovaĝa loko apud la maro.
Kondiĉoj:
- Loĝado en 2-4-litaj ĉambroj kun necesejoj kaj duŝejoj, malvarmigilo kontraŭ aparta prezo.
- Loĝado en pli malmultekostaj blokaj ĉambroj kun la komuna necesejo kaj duŝejo por 4 ĉambroj.
- Loĝado en propraj tendoj. (Loko por la tendo oni devas pripagi). Tendumanoj rajtas memzorgi aŭ havi tri-fojan manĝon en la manĝejo.
- Loĝado en bungaloj (la plej multekosta, nepre mendata kaj plenpagata antaŭe. Nur dum la unua periodo de aliĝo)
- Se via infano dormas en via lito – ĝi havas grandajn rabatojn!
- Estas eksteraj komunaj placetoj sub la tegmento kaj subĉielaj por programeroj.
Manĝado:
- Trifoja en la manĝejo de la bazejo. Por infanoj oni eblas mendi duon-porciojn kaj havi rabaton!
- Memzorga (Proksima vilaĝo kaj vendejoj estas je du kilometroj de la bazejo. Kunportu vian manĝaĵon, se vi planas memkuiri)
Prezoj: MALALTAJ! proksimume 550-700 rublojn por tagnokto. (14-18 eŭrojn). Dependas de la kondiĉoj de loĝado (MANĜOJ ESTAS INKLUZITAJ!). Precizaj prezoj en grivnoj aperos poste. Oni povas pagi en dolaroj, eŭroj, rubloj kaj hrivnoj.
Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.
Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ukrainanoj
| Aĝo | 0-14 | 15-24 | Pli ol 25 |
I-periodo ĝis 1-a de marto | Prezo | 200 rub. | 500 rub. | 800 rub. |
II-periodo ĝis 1-a de majo | Prezo | 250 rub. | 700 rub. | 1000 rub. |
Poste kaj Surloke | Prezo | 300 rub. | 900 rub. | 1200 rub. |
Aliĝkotizoj por alilandanoj
| Aĝo | 0-14 | 15-24 | Pli ol 25 |
I-periodo ĝis 1-a de marto | Prezo | 5 eŭroj | 15 eŭroj | 25 eŭroj |
II-periodo ĝis 1-a de majo | Prezo | 7 eŭroj | 20 eŭroj | 30 eŭroj |
Poste kaj Surloke | Prezo | 10 eŭroj | 25 eŭroj | 35 eŭroj |