
Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare Renkontiĝon de Amikoj -7!
RA estas ege vojaĝema kaj julie ĝi startas al orienta parto de Rusio, al glora urbo Irkutsko kaj la lago Bajkalo. Bajkalo estas unika lago . Ĉiu scias ke ĝi estas la plej profunda en la mondo, ĉiu scias ke ĉirkaŭ la lago troviĝas pitoreska naturo… Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Spiri freŝegan aeron kaj malsekigi piedojn en la akvo de la fama lago. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga ekskursa programo.
| Aĝo | 0-14 | 15-24 | Pli ol 25 | |
| I-periodo ĝis 1-a de marto | Prezo | 0 rub. | 400 rub. | 500 rub. |
| II-periodo ĝis 1-a de majo | Prezo | 100 rub. | 500 rub. | 700 rub. |
| Poste kaj Surloke | Prezo | 200 rub. | 800 rub. | 1200 rub. |
From: Katerina Arbekova To: aligxintoj@ra.nsk.ru Subject: La unua informletero Estimataj partoprenontoj! Mi memorigas al vi, ke alproksimiĝas la findato de la unua periodo de aliĝo. Rapidu aliĝi! Ĉiu, kiu aliĝos laŭ la unua periodo kaj sendos la aliĝkotizon - ricevos donacon. Grava informo!!!! Ĉiuj dezirantoj partopreni la ekskursan programon devas plene antaŭpagi ĝin. Busa ekskurso tra la urbo (4 hora) – 420 rublojn Trajna ekskurso el Irkutsko laŭ la ĉirkaŭbajkala fervojo (12-hora) – 2,200 rublojn Transportaj kostoj de Listvjanka al la bazejo (per aparte mendita ŝipo) – 400 rublojn Busa ekskurso el Listvjanka al Talci kaj rea vojo ĝis Irkutsko – 450 rublojn Entute – 3,470 rublojn Plusu vian aliĝkotizon kaj sendu pere de la banka ĝiro: BENEFICIARY (la ricevanto): Арбекова Екатерина Александровна (Arbekova Ekaterina Aleksandrovna) ACCOUNT (la konto): 42301810801199000066 BANK OF BENEFICIARY (Banko-ricevanto): OAO «МДМ» Банк Новосибирск, ул. Ленина 18 ИНН 5408117935 БИК 045004821 Oni devas pagi tiun sumon ĝis la 15-a de aprilo, ĉar poste ne eblas mendi lokon en la ekskursa trajno! Aparte vi pagos kontraŭ unu nokto en Irkutska hotelo, la manĝaĵo dum ekskursaj tagoj, kontraŭ enirbiletoj al muzeoj, kontraŭ la ŝip-bileto de Bolŝie Koti al Listvjanka. Ankaux surloke vi pagos kontraŭ la bazejo kaj manĝaĵo. Prezoj por la loĝado – 350-600 rublojn tage (dependas de la ambro) kaj por la manĝado 300 rublojn tage. Detaloj serĉu en nia ret-paĝo www.ra.nsk.ru Detala informo pri la programo: La 17-a de Julio: preferebla tempo por alveno is la 11-a horo (loka tempo) Enloĝiĝo. 13.00 - tagmanĝo 14.30 - busa ekskurso tra la urbo 19.00 – vespermanĝo Promenado en la urbocentro La 18-a de Julio – Trajn-ekskurso 8.00 starto el Irkutsko 20.00 alveno al la bazejo La 18-a – 25-a - loĝado en la bazejo en Bolŝie Koti La 25-a – reveno 12.00 - ŝip-veturado el Bolŝie Koti ĝis Listvjanka 14.00 – vizito de loka zoologia muzeo 16.00 – busa ekskurso al Talci kaj reveno al la urbo 20.00 proksimuma tempo de alveno al Irkutsko Havu reajn biletoj por la vesperaj kaj noktaj trajnoj post la 21.00 horo! -- www.ra.nsk.ru amike, Katerina