Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi la tempon ĉe la lago Bajkalo en julio de 2007. Partoprenu nian Renkontiĝon de Amikoj-5 kaj ĝuu la sovaĝan naturon de ĉirkaŭaĵoj de la plej pura kaj profunda lago en la mondo.
Vin atendas la tradiciaj programeroj:
Oni ankaŭ proponas al vi ĉeval-rajdadon, naĝadon kun akvopulmo kaj piedirajn itinerojn.
Aĝo | 0-14 | 15-24 | Pli ol 25 | |
I-periodo ĝis 20-a de majo | Prezo | 100 rub. | 200 rub. | 250 rub. |
II-periodo ĝis 20-a de junio | Prezo | 150 rub. | 300 rub. | 350 rub. |
Surloke | Prezo | 200 rub. | 450 rub. | 500 rub. |
From: Katerina Arbekova To: aligxintoj@ra.nsk.ru Subject: La unua informletero Kara partoprenonto! Dankon pro via aligxo! Alproksimigxas tempo de nia renkontigxo! Ni rememoras la vi datojn de la aRAngxo: 15-a - 22-a de Julio! Do, vi certas ke vi igxos partoprenanto, en tiu kazo, bonvolu atente legi la informon kaj realigi vian vojagxon al Bajkalo! Farendajxoj: 1) Dekomence necesas antauxpagi 600 rublojn. Bonvolu sendi monon al Nikolaj Viktorovicx Necxaev: Irkutsk Markova 25-76 664528 La antauxpago kovros la monsumon por sxip-bileto(unuflanke) kaj parteto da bazejpago. Tio estas farenda afero, cxar de Irkutsko al Bolsxie Koti, kie situas la bazejo, ni navigos per sxipo. Acxeti biletojn oni devas NUN, ne eblas ecx antaux semajno tion fari. En turista sezono tio estas granda problemo. (Pri la sxipo vidu malsupre) 2) Post unu semajno oni komencos vendi trajn-biletojn al bezonataj al ni datoj. Kiuj datoj estas bezonataj? Bonvolu decidi mem. Estas du eblecoj: La 14-a de julio lokaj organizantoj okazigos por vi urban ekskurson. Bonvolu decidi cxu vi volas partopreni la ekskurson en Irkutsko aux ne. Se vi volas havi la ekskurson bonvolu veni la 13-an posttagmeze (ni mendos por vi hostelon en Irkutsko), se ne - venu la 15-an frumatene por ne malfruigxi al la sxipo. Sxipo estas la plej grava ilo por veturigi nin al RA-ejo en Bolsxie Koti. Gxi navigas unu foje tagnokte kaj ne cxiutage. Vi ne devas malfruigxi! Tempo de forveturo estas 12-30(loka tempo) Dato de forveturo estas la 15-a de julio. River-stacidomo "Raketa" Do, kurte: 1) sendu antauxpagon 2) acxetu trajn-biletojn al Irkutsko Ne hezitu fari demandojn! P. S. Pri reaj biletoj mi skribos en sekva informletero -- www.ra.nsk.ru amike, Katerina
From: Katerina Arbekova To: aligxintoj@ra.nsk.ru Subject: La dua inform-letero Saluton karaj partoprenantoj! Vi cxiuj sendis antauxpagon, acxetis trajn-biletojn kaj informis lokajn organizantojn pri la tempo de via alveno. ( Tiuj , kiuj ne faris tion, bonvolu tuj post akiro de biletoj – sciigi Kostik Vento pri tio kostik@ikso.net ) Vi jam pakas viajn ajxojn kaj pripensas kion kunpreni, cxu? Por vivi komforte, nepre prenu: 1. Bonan humoron! 2. Varman veston! Vetero povas esti diversa, nepre havu varman veston. Bazejo estas ligna, komunan ejon ne havas, cxiuj programeroj okazos ekstere, sub la cxielo, aux sub tegmento de somera mangxejo. Nepre prenu jakon, puloveron kaj bonan pantalonon. 3. Sportajn sxuojn! Ni piedmarsxos preskaux cxiutage, suprenigxos al montoj. 4. Mangxilojn. Havu propran bovlon, kuleron, forkon, trancxilon, kaj krucxon. (ni kuiros lauxvice, cxiu mangxinto lavas siajn mangxilojn mem) Tiu, kiu pretas pagi kontraux kuiro, tamen ankaux prenu mangxilojn. Por vivi interese, ne enui kaj ne enuigi aliajn nepre prenu: 1. Fotojn pri viaj diversaj vojagxoj (eblas sur diskoj preni, estos tek-komputilo) 2. Rakontojn pri viaj hobioj (satokupoj). Eblas kunporti kelkajn ekzemplerojn de tiuj ajxoj kiujn vi kolektas. 3. Orientajxojn. Se vi vizitis iun orientan landon – kunportu fotojn kaj kelkajn suvenirojn por monri. 4. Libron, jxurnalon kun versoj. Cxiu estu preta deklami iun verson en Esperanto dum poezia vespero. Eblas rakonti pri iu verkisto, legi liajn, sxiajn versojn. 5. Iun skecxon, anekdoton por partopreni en la gaja vespero (por teatrumi) Nepre kunportu cxion menciitan! Aldone mi sendas al vi provizoran programon kaj petas vin reehxi. Eble vi havas iujn proponojn, dezirojn, kontribuojn. Rigardu nian ret-pagxon www.ra.nsk.ru, tie vi trovos la saman informon kaj eble ion novan por vi. Se vi ion ne komprenis, havas dubojn, aux inverse havas proponojn kaj aldonojn - bonvolu kontakti min. -- amike, Katerina