Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-10
ĉefa informo | lastaj novaĵoj | flosado | ekskursoj | jam aliĝis | kontaktoj
Ĉefa informo

Ĉu vi sciis, ke ni havas nian propran Siberian ”Stonehenge”? Mana
Ĉu vi subteriĝis je 38 metrojn?
Ĉu vi iam flosis laŭ la rivero inter esperantistoj?

Se ne – bonvenon al nia nova projekto RA-10!

Ni startos el Krasnojarsko la 7-an de aŭgusto per flosoj laŭ la rivero Mana! Poste ni havos kelk-tagan restadon en la bazejo “Cejano” je 340 km de Krasnojarsko. Pitoreska kaj sovaĝa Ĥakasio ekaŭdos nian esperantan paroladon kaj ekvidos niajn sunetajn T-ĉemizojn! Reveninte al Krasnojarsko ni havos ankoraŭ du-tagan ekskursan programon kaj renkontiĝos kun lokaj esperantistoj. Pasigu la tempon kune kun ni!


Datoj: 7-16-a aŭgusto





Aliĝkotizoj dependas de la aĝo..
Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ekssovetianoj
Aĝo0-1415-24Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de apriloPrezo300 rub.800 rub.1000 rub.
II-periodo ĝis 15-a de julioPrezo400 rub.1000 rub.1200 rub.
Poste kaj SurlokePrezo500 rub.1500 rub.2000 rub.


Aliĝkotizoj por alilandanoj
Aĝo0-1415-24Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de apriloPrezo10 eŭroj30 eŭroj40 eŭroj
II-periodo ĝis 15-a de julioPrezo15 eŭroj40 eŭroj50 eŭroj
Poste kaj SurlokePrezo20 eŭroj50 eŭroj60 eŭroj


La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.

Ĉiuj dezirantoj flosadi bonvolu sendi la plenan sumon ĝis la 1-a de aprilo.

Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:
La ricevanto:  Arbekova Ekaterina Aleksandrovna
La konto en Sberbanko: 4081 7810 1440 5208 2800
(Арбекова Екатерина Александровна
Счёт в Сбербанке: 4081 7810 1440 5208 2800
Сибирский банк ОАО Сбербанк России
БИК 045004641
корреспондентский счёт 30101810500000000641
ИНН 7707083893
КПП 540602001
или
на карту Сбербанка 4276 8440 2944 0666 
Перевод на карту Сбербанка можно сделать:
- через оператора в отделении Сбербанка, банкомат или платёжный терминал, сайт Сбербанк-Онлайн или приложение мобильный банк Сбербанка (как это сделать),
- для перевода с карты на карту через интернет вы можете воспользоваться сервисами Яндекс.Деньги или Альфа-Банка)

Bonvolu mencii de kiu estas sendita mono



La unua inform-letero

Pri alveno:
Tiuj, kiuj partoprenos en la flosado – venu la 7-an de aŭgusto matene aŭ tage. La buso startos je la 16.00 horo. Bonvolu paki viajn aĵojn aparte al la flosado kaj al la bazeja restado. Oni ne rajtas havi pezajn dorsosakojn aŭ valizojn sur la boato. La listo de nepraj aĵoj al flosado estos dissendita en la dua inform-letero.

Pri restado en la bazejo:
La prezoj por unu loko estas diversaj – 300, 350 kaj 500 rublojn por unu tagnokto. Dependas de via deziro kaj la vico en aliĝ-listo. Prezo por manĝado dume ne estas certa – 500-600 rublojn tage. Ankaŭ oni povas kuiri mem (alportu manĝaĵon kaj prizorgu ĉion necesan por kuirado)

Pri ekskursoj:
Ekskursoj estas planitaj ĉiutage por 4-5 horojn. Prezoj estas 450-650 rublojn por ĉiu ekskurso.

Pri forveturo:
La lasta tago estas la 16-an de aŭgusto. Ni ekskursos al famaj krasnojarskaj kolonoj. Planu la tempon por forveturo post la 20.00 la 16-an de aŭgusto aŭ matene la 17-an de aŭgusto.




La dua inform-letero

Kion preni por la flosado?
Karaj RA-partoprenantoj, paku viajn aĵojn aparte por la bazejo kaj por la flosado. Oni ne rajtas kunhavi pezajn sakojn sur la boaton. Tion, kion ni ne bezonos por la flosado ni lasos en Krasnojarsko, en la oficejo de la firmao, kiu organizos por ni flosadon.
Vesto por la flosado:
Vesto por tendumado:
Krom la vestaĵoj vi nepre bezonas:
Vi povas kunpreni ankaŭ fotilojn, kameraojn, telefonojn. Gardu ĉion en plastikaj sakoj kontraŭ akvo. Same gardu la dokumentojn kaj monon.

Pri manĝaĵo dum la flosado:
Oni manĝigos nin, sed vi povas kunpreni ion por krommanĝi: ĉokoladon, kukojn, fruktojn.
Ankaŭ ni povas preni viandon por ŝaŝliko aŭ kolbasetojn.


La tria inform-letero

Alveno
Tiuj, kiuj partoprenas en la flosado venu la 7-an de aŭgusto matene. Tuj post via alveno vi povas veturi al kunvena loko (adreso estas Bebelja, 57 – 64 rusligve Бебеля, 57-64)
De stacidomo prenu trolejbuson numero 5 kaj veturu ĝis la haltejo Stacio de Junuloj (Станция юннатов).
Poste sekvu la map-itineron.

Tio estas loĝejo kie nuntempe funkcias krasnojarska E-klubo.
Pri la renkonto de alvenantoj repondecas Evelina Sokolova (+7 913-555-92-22) (sevelina@mail.ru) Ŝi havas ŝlosilon de la klubo.
Ĝuste de tiu adreso ni enbusiĝas je la 14-a horo kaj komencas nian flosad-programon.

GRAVAS! Kunportu nur malgranda parto de via bagaĝo. Lasu ĉion malnecesan en la loĝejo.
Tiuj, kiuj partoprenas nur bazejan programon – venu al Bebelja, 57-64 la 9-an de aŭgusto antaŭ unu horo ĝis la forveturo de la buso. Via buso startos je la 14.00.

GRAVAS! Bonvolu enbusigi aĵojn de la flosad-partoprenantoj kaj poste enbusiĝu mem.
Alveno al la bazejo malfruvespere. La vojo daŭros proksimume 6-7horojn. Vespermanĝo laŭ la vojo en iu ĉe-voja kafejo aŭ kunportu manĝaĵon mem.
La prezo de la vojo estas 800 rublojn por plenkreskuloj kaj 400 rublojn por infanoj ĝis 12.
Rea vojo de la bazejo estas planata la 15-an de la aŭgusto je la 9-a horo. La prezo de la buso estas la sama.

Krasnojarska programo.
Por ĉiuj ne-krasnojarskanoj mi mendis hoteleton “Kabanaĉo”))) ruslingve “Лачуга” (Lenina, 52) kontraŭ 525 rub por virinoj en 12-a loka ĉambro kaj kontraŭ 560 en 8-loka ĉambro por viroj. Vespere okazos perpieda ekskurso tra la centro de Krasnojarsko. La 16-an okazos ekskurso al Krasnojarskaj kolonoj.
Por tiuj kiuj restos en Krasnojarsko la 17-an de aŭgusto estos organizita la busa ekskurso.
Ĉiuj krasnojarskanoj bonvenas al daŭrigo de la programo.
Mi petas ĉiujn konfirmi sian alvenon, kaj sian deziron loĝi en la hoteleto. Tiuj, kiuj noktumas ĝis la 17-a – nepre skribu al mi kaj avertu pri tio.

Kion preni por la flosado?
Karaj RA-partoprenantoj, paku viajn aĵojn aparte por la bazejo kaj por la flosado. Oni ne rajtas kunhavi pezajn sakojn sur la boaton. Tion, kion ni ne bezonos por la flosado ni lasos en Krasnojarsko, en la oficejo de la firmao, kiu organizos por ni flosadon.
Vesto por la flosado:
Naĝkostumo
Sportaj someraj ŝuoj (sandaloj). Pli bone ke ili estos fiksitaj sur via piedo kaj ne demetiĝos hazarde de ĝi. Sed ankaŭ eblas havi plastikajn ŝuojn.
Iu aj ĉapo aŭ ĉapelo
Longmanika ĉemizo
Pantalonoj (longaj aŭ mallongaj)
Kremo kontraŭ suno
Jako kontraŭ pluvo aŭ plastika mantelo

Vesto por tendumado:
Aŭguste vesperoj povas esti malvarmetaj, pro tio havu:
Malpezan jakon
Sportajn ŝuojn
Pulovron
Strumpojn kotonajn kaj lanajn
Ĉemizojn
Longan pantolonon
Subvestaĵon

Krom la vestaĵoj vi nepre bezonas:
Sapon, kombilon, dentopasto kaj dentbroso
Protektilojn kontraŭ moskitoj kaj kuloj
Laternon (pli bone surfruntan)

Ne forgesu pri medikamentoj! Apotekoj ne atingeblas dum la flosado, pro tio havu ĉion necesan por vi mem.
Vi povas kunpreni ankaŭ fotilojn, kameraojn, telefonojn. Gardu ĉion en plastikaj sakoj kontraŭ akvo. Same gardu la dokumentojn kaj monon.

Pri manĝaĵo dum la flosado.
Oni manĝigos nin, sed vi povas kunpreni ion por krommanĝi: ĉokoladon, kukojn, fruktojn.
Ankaŭ ni povas preni viandon por ŝaŝliko aŭ kolbasetojn.

Ekskursa programo
Planataj por ĉiuj:
1. Tuima truego – 450 rub
(Busa ekskurso, distanco de la bazejo 20 km, daŭras 3 horojn)
2. Antikva kosma obzervejo “Sunduki” – 550 rub
(La plej vizitinda loko. Troviĝas en norda parto de Ĥakasio, daŭras 5 horojn. Du horojn per buso, tri horojn perpiede)
3. Vizito al kaverno “Kaŝkulak” – 600 rub
(Oni nomas la kavernon “la kaverno de nigra diablo”, tre mistika loko. La facila itinero, rajtas partopreni eĉ infanoj.)
4. “Laŭ la vojo de praavoj” – 550 rub
(Daŭros 5 horojn, 6 km perpiede – oni rajtas organizi la ekskurson nur kiam ne pluvas)
5. Ĉeval-rajdado + banado en la lago Beljo - 700 rub
Se vi deziras nur viziti la lagon sen rajdado – prezo estas 350 rub.

Ebleco havi ĉiujn menciitajn ekskursoj dependas de la vetero.
Planataj nur por dezirantoj dum la sama tempo
1. Parko de ŝtonaj figuroj – 500 rub.
2. Vizito al lagoj “Tus” 400 rub.
3. Vizito al kaverno (“Skatolo de Pandora”) por ekstrmuloj – 1000-1100 rub.
(kun speciala ekipaĵo) – Dum la tuta tago. Faru vian mendon anticipe)
4. Vizito al la kaverno “Borodinskaja” – 750 rub.

Infanoj ĝis 6 jaroj ekskursas senpage
De 7 ĝis 11 – havas rabaton - 50 %

Organizanto de la renkontiĝo Katerina Arbekova
+7 913-921-94-98
+7 923-732-94-98


© 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni:
katka8@ngs.ru